Message d'avertissement

Les soumissions de ce formulaire sont closes.

Printempa Reta Kursaro

>>> Cliquez ici pour la version en français <<<
>>> Click here for the English version <<<

Datoj kaj horaro

Printempa Reta Kursaro okazos de la 17a ĝis la 19a de Aprilo 2020 je tiu horaro:

  • 9:00 >>> 12:00
  • 16h30 >>> 18h30
  • 20h30 >>> 22h00 (vespera programo)

Tiu horaro validas por la Centreŭropa Somera Horzono (UTC+2). Ĝi koncernas la landojn en ruĝa koloro:

Time zones of Europe.svg

Instruado

La instruista teamo konsistas el Przemysław Wierzbowski (Pollando), Szilva Szabolcs (Hungario), Christophe Chazarein (Francio), Marion Quenut (Francio) kaj Tim Morley (Britio).

La nombro de partoprenantoj estas limigita je po 8 personoj en ĉiu grupo.

Aliĝkotizo

La plena aliĝkotizo estas 149€. Homoj ĝis 35-jaraj aŭ kun modesta enspezado rajtas rabatitan kotizon (99€). Vi ricevos informojn pri la pag-rimedoj baldaŭ post via aliĝpeto.

Ne eblas aliĝi nur al parto de la kursaro. La aliĝkotizo validas por ĉiuj tri tagoj kaj ne estas dividebla. Duono de la kolektita mono estos donacita kiel subteno al la Kulturdomo de Esperanto (Kastelo Greziljono).

Vespera programo

La vespera programo estos baldaŭ anoncita. Ĝi estos publika kaj malfermita ankaŭ al nepartoprenantoj de Printempa Reta Kursaro.

Organizantoj

Printempan Retan Kursaron kunorganizas la asocio Ins'eo kaj la Kulturdomo de Esperanto.

Por kontakti nin, mesaĝu al:

  •  kontakto@ins-eo.org por ĉiaj demandoj pri PRK (aliĝ-kotizo, teknika kaj pedagogia flankoj, programo, ktp.) 
  •  kastelo@gresillon.org por demandoj rilataj al PRINTEMPAS kaj la Kulturdomo de Esperanto (kastelo Greziljono)

Sociaj retoj

Vi povas helpi nin diskonigi PRK! Aliĝu al la evento ĉe Facebook, kaj diskonigu ĝin ĉe viaj amikoj.

Ne transmettez aucun mot de passe via Framaforms.

Erreur | Framaforms.org

Erreur

Le site Web a rencontré une erreur inattendue. Veuillez essayer de nouveau plus tard.

Message d'avertissement

Contenu expiré (date d'expiration : dim, 01/04/2018 - 00:00 ). Pour comprendre pourquoi, allez voir la page Limitations.