Framaforms

Créez rapidement et simplement des formulaires en ligne

98a SAT-Kongreso - Grezijono, 9-16a de aŭgusto 2025

Début : 1 / 2

Infanoj ĝis 15 jaroj ne pagas kotizon. Aliĝantoj el Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Litovio, Latvio, Pollando kaj Slovakio ĝuas 30% rabaton Aliĝantoj el Albanio, Bulgario, Rumanio, eksa Jugoslavio (krom Slovenio), kaj eksa Sovetunio (krom Estonio, Litovio kaj Latvio) kaj ekster Eŭropo (krom Aŭstralio, Izraelo, Japanio, Korea Respubliko, Kanado, Sud-Afriko kaj Usono) ĝuas 50% rabaton. Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono. La kotizo ne estas repagebla senkonsidere pro kia kaŭzo la aliĝinto ne povas partopreni la kongreson. La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn, kaj aliajn aparte pagendajn aferojn, ankaŭ nenian asekuron. La aliĝo validas nur post kompleta pago de la kongreskotizo. La kotizo dependas de la dato de pago. La kotizo estos redonota se la Kongreso ne okazos pro objektivaj kaŭzoj (limigoj pro Kovim-19 ks.). Tiuokaze la Kongreso denove okazos en virtuala formo.
Familiano, koramik(in)o, aŭ nepra akompananto pagas 50% de la respektiva kotizo, kiun li/ŝi pagus aliĝante sola.
Proponoj pri prelegoj, debatoj/diskutrondoj, kulturaj aŭ alitipaj programeroj estas bonvenaj. Bonvolu koncize priskribi vian proponon.
La aliĝkotizon kaj (ne nepre, sed dezirinde) anticipan pagon por loĝado kaj manĝoj sendu al la konto de SAT: al la poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR al la konto de SAT ĉe UEA : satx-s Bankĉeko (nur francaj bankĉekoj povas esti akceptataj) al SAT-sidejo: SAT, 67, avenue Gambetta FR-75020, PARIS – FRANCIO Nepre indiku la celon de la pago! La aliĝilon en elektronika formo kun konfirmo de ĝiro sendu al: financoj@satesperanto.org

Contacter l'auteur⋅rice de ce formulaire

Pour contacter l'auteur⋅rice de ce formulaire, cliquez ici


Ne communiquez aucun mot de passe via Framaforms.